Polish (Poland)English (United Kingdom)Esperanto

XX/XXI

La almozulino

Hieraua momento restis fendo
sur la brika muro
neniu priskribis furioze deformajn vizagxojn
nur la poeto pasante ekversxis kelk' larmojn
la malgrand almozulino retrovis sian animon
kaj nenio estos grava
Mi defalas (Odpadam)
Mortpafaj rugxaj bildoj
enpasxas jxeti la ombro
ili sturmas per la armeo
dissxiras kaj perfortas
instigaj vizagxoj
spiregas per la fajro
elsxovas avidajn langarojn
la korpo kuntirigxas kaj enkasxas
la timo akiras gxin en la posedo
mi defalas forkuras
midefalas jam malaperas
en la vitraj bildoj
ne estas suficxe de loko por la suno
gxi reflektigxas per la ondoj
kaj revenas gxi tusxis
la mortinta sino

Sur la arbo

Siegxa per la muro de stultajxo kaj absurdo
li estigxis nepenetrebla.
Do li hodiau ne alatendos de l'sia
felicxa matena koito

Ne ne ne ni ne estas sur la arbo
ni parolas pri dio kaj kantas pri cxielo

Li sidas kunvolvigxa tremante de la timo de l'sia kialo
kaj sia avido
Eble tamen li devas multigxi sin por retrovi sin inter la vivantaj

Frenezo

Frenezo estas graca stato
kaj veturado sur ciklono
En posttagmeza tramo
pastro minacas per anatemo

Anatemo

Kaj kiam kasxtanoj floras
universo tusxas nin
amo de Pauxlo kaj Roberto
inter koloraj vestoj sur la tapisxo

El malproksima loko ridas
Freuxdo kaj Sofoklo
Cxar nun al aliaj uloj
sorto vipos vizagxojn

La soldato

Vi naskigxis batalis
mortis kaj purtigxis
kaj nun en sablo
marmora tombo
kajm floroj sur la tegmento
La heroa soldato
vi havas vermoj sur kolumo
kaj askaridoj en haroj
kaj vi estas sen nazo

La profeto

Mi estis profeto
sed jam mi ne volas
mi jxetis fulmojn
sur l' homoj de l' sodomo
mi amis popoleto
silenta kaj humila
mi insidas gxin
kiam estis obstina
ho! kia mi estis bona
bona kaj prava
jam mi ne volas esti profeto
krucistoj kun mi
kaj popolo antau mi
la strutaj testikoj
kaj nur la bravuloj
sed ne estas Erato
kaj nenio por laboro
ho! kia mi estis bona
kaj voluptema
moi j'ai celibat au cul

Senmorteco

Apartena al homa mondo
li restas nuda kaj sendefenda
vidalvide de sia korpeco
Kaj per cxiaj plej etaj pecetoj
Li sentas tragikan duecon de ekzisto

ne en bona cxu malbona
sed homa kaj animala
dolore plenigas lin penso
ke animo tiel perfekta kreajxo
devas foriri kune kun sia korpo
Do li senmortigas sin
en freneza postkuro
al senmorteco

la cerbo

kusxas cxi tie malsana peco de cerbo
kaj de liaj partoj elliberigxas lapensoj
kaj korpigxantaj ili migras sur la mondo
sen futuro kaj destino
Bezontaj por neniu
cxar incitaj, auxdacaj kaj doloras
kiam gxi tusxas animon

Kaj poste la mondo ankorauxfoje determinas sian rilaton
pri doloro kaj mizero kaj neniu konfirmas
de gxia ekzisto